
Ni ne plu vivu kiel sklavoj
Temas pri la situacio en Grekio kaj konstruataj alternativaj kaj rezistaj movadoj. Tuj je apero, ĝi estis libere disponigita sur la reto kaj tre rapide diskoniĝis tra la tuta mondo (ĝin spektis pli ol tri milionoj da homoj) El grekiaj katakomboj de Eŭropo, murmuro traflugas ruinigatan kontinenton : "Ni ne plu vivu kiel sklavoj" (prononcu "Na min zisume san duli" greke). Sur muroj de urboj kaj sur rokoj de kamparoj, sur reklampaneloj malplenaj aŭ devojigitaj, en alternativaj gazetoj kaj ĉe ribelaj radioj, en multiĝantaj spacoj de okupado kaj memmastrumo... jen la moto, kiun grekia rezistado disvastigas, tagon post tago, kaj kiun ĝi invitas ĥore solidare reeĥi laŭ melodioj de ĉi filmo. Granda spirpleno da freŝa aero, entuziasmo kaj konkretiĝantaj utopioj, el Egea maro.
- Jaro: 2013
- Lando: Greece, France
- Ĝenro: Documentary
- Studio:
- Ŝlosilvorto: politics, greece, economy, informant, economic crisis, social movement
- Direktoro: Yannis Youlountas
- Rolantaro: